EDITELOR, fakisto pri redaktado de raportoj

skribi, redakti, transskribi, aliigi, diskonigi

Sabaton, la 10an de majo 2008

Dungado

Elekti labori ne por, sed kun EDITELOR, tio signifas partopreni en la evoluo de entrepreno, kiu konstante serĉas novajn kunlaborantojn entuziasmajn kaj aktivajn. Ni valoras vian iniciativon, vian aŭtonomiecon kaj vian spriton!

La metioj, ene de EDITELOR, partiĝas ĉefe en du kampoj : redaktado kaj vendado.

Kandidati

Se vi volas labori kun ni, bonvolu sendi al ni vian vivoprotokolon kaj leteron en kiu vi indikas viajn motivojn, per retpoŝto, al , sed ne forgesu indiki pri kiu metio vi interesiĝas (nome, redaktisto aŭ respondeculo de vend-sektoro). Bonvolu noti ke EDITELOR estas franca firmao, tial scipovo de la franca lingvo estas avantaĝo!

Redaktisto

La misio de la redaktistoj, en EDITELOR, estas produkti raportojn por la diversaj eventoj de niaj klientoj, kun diversaj stiloj. Tial diverseco kaj intereso estas la du karakteroj kiuj elstaras el tiu profesio.

Same kiel vera ĝenerala kulturo, kiu estas necesa por plenumi ĉiu misio, EDITELOR demandas al siaj redaktistoj verajn konojn en la sekvaj fakoj: entreprenoj kaj sociaj/sindikataj rilatoj, administracioj, ekonomio kaj financo.

Ĉiuj niaj redaktistoj havas komunajn trajtojn: redaktajn kvalitojn kaj neriproĉeblan mastrumon de ilia denaska lingvo (ekz. la franca), bonan kapablon por sintezi, agi rapide, kaj komuniki.

Materiale, persona komputilo kaj rapida Interreta konekto estas necesaj.

La redaktaj laboroj konsistas en misioj. Ilia daŭro kaj ilia pago varias depende de la tipo de raporto farenda (kompleto, sintezo, ktp), kaj de la dispono de la redaktisto.

Se vi volas akordi la valorigadon de viaj kompetentoj kun flekseblo en via laboro, aliĝu al la redaktada skipo de EDITELOR!

Respondeculo de vend-sektoro

Respondeculo de la publika sektoro konfirmas ke "tiu profesio estas vere interesa, ĉar ĝi konsistas el proponi al alt-nivelaj personoj (ĝeneralaj direktoroj de la servoj, komunikadaj direktoroj, eventaj organizantoj, ktp.) kvalitajn raportojn."

Ĉiuj niaj respondeculoj zorgas pri unu bone difinita sektoro (ekz. publikaj administracioj, grandaj firmaoj, sociaj rilatoj aŭ event-organizantoj), kaj ili proponas alt-kvalitajn raportojn al iliaj klientoj kaj estontajn klientojn.

"Tiu partiĝado de la klientoj inter la respondeculoj ebligas starigi fidindajn ligojn kun niaj klientoj, bone koni ilin kaj respondi al iliaj demandoj tre precize."